Gyula Vízvári

Intro Hungarian actor, director
Was Actor Film director
From Hungary
Type Film, Television, Stage and Radio
Gender male
Birth 4 July 1841, Buda, Hungary
Death 25 December 1908 (aged 67 years)
Star sign Cancer

Gyula Vízvári [djula], hungare Vízvári Gyula, Esperante Julio Vízvári estis hungara aktoro, reĝisoro kaj framasono. Unu el liaj edzinoj estis Sarolta Krecsányi, lia filino estis Mariska Vízváry. Gyula Vízvári naskiĝis, kiel Viszkidenszky Gyula la 4-an de julio 1841 en Buda – mortis la 25-an de decembro 1908 en Csobánka.

Biografio

Gyula Vízvári komencis sian aktoran karieron en 1859 en Veszprém (urbo). Baldaŭ li roladis en diversaj urboj, ekzemple en Debrecen, Buda, Pest (urbo), Arad, Pécs. En 1873 li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li ankaŭ reĝisoradis ekde 1889. Li instruis en la muzika akademio ekde 1893, fine li pensiuliĝis en 1905. Lastfoje li aktoradis en 1907. Li havis filinon kaj 2 edzinojn. Li estis framasono [1].

Liaj roloj (elekto)

diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Hamleto – la unua tombofosisto; Reĝo Lear – stultulo; Géza Gárdonyi: A bor (La vino), – bofrato Durbincs; Ede Szigligeti: A nagyapó (La avo) – Nagy Jancsi; Liliomfi – Szellemfi

Fontoj

Hungara Vikipedio

Read More

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *